Estraro de Japana Esperanto-Junularo (JEJ) en 2014 (prez. Nitta, Satô, kaj Ŝirakaŭa) okazigis unikan konkurson nomata KIK – Konkurso: Internacie Kontribui por membroj de JEJ. La konkurso naskis 3 unuafojajn kontribuintojn por Internaciaj Esperantaj Revuoj en juna generacio en Japanio.

Tiu nekutima iniciato kaŭzis grandan sensacion tra la mondo; aperis intervjuo de Nitta en la retejo de TEJO, kaj homoj sendis mesaĝojn ke estus bone, se tiu konkurso okazus en pli vasta skalo. Pro tio kiel la prezidanto de La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki, Nitta transprenis la projekton de Japana Esperanto-Junularo, por ke en KIK povu pli da homoj partopreni. Siatempe Nitta planis organizi ĝin por la tuta azio, kvankam li tuj ŝanĝis la planon.

En 2015 La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki esploris “Beletra Almanako” por scii de kiuj mondpartoj oni kontribuas al ĝi; kaj montriĝis tre klara rezulto: en ĉiu kajero de Beletra Almanako eldonita en 2014 pli ol 70-procentojn okupas kontribuantoj el Eŭropo. Tial KIK2 estis desegnita por ĉiuj loĝantoj ekster Eŭropo.