La Regularo de KIK2

1. Ĝeneralaj principoj

1.1 Nomo: La nomo de la konkurso estas KIK2. Prononco de KIK2 estas [kik du].

1.2 Organizanto: KIK2 organizas La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki; poste en tiu ĉi regularo ĝi estas nomata la organizanto.

1.3 Celo: Celo de KIK2 estas evoluigi kulturon de la lingvo Esperanto per instigo al verkemuloj loĝantaj en Afriko, Azio, Oceanio, Ameriko, kaj Antarkto.

1.4 Baza strukturo de KIK2: Oni gajnas 1 poenton kontraŭ sia kontribuaĵo aperinta en la specifaj internaciaj revuoj difinitaj de la organizanto; poste oni dividas premion laŭ gajnitaj poentoj.

2. Revuoj

2.1 Specifaj revuoj: Specifaj revuoj de KIK2 estas fiksitaj jene: Revuo Esperanto (Universala Esperanto-Asocio), Monato (Flandra Esperanto-Ligo), La Ondo de Esperanto (Sezonoj) Kontakto (UEA/TEJO), Beletra Almanako (Mondial).

2.2 Sendependeco: Estas memklare ke ĉiu redakcio de la specifaj revuoj estas memstara kaj sendependa de la organizanto de KIK2.

3. Kiu rajtas partopreni

3.1 Loĝloko: Ĉiu individuo kiu loĝas en Azio, Afriko, Ameriko, Oceanio, kaj Antarkto rajtas partopreni en KIK2.

3.2 Limigo 1: Tiuj kiuj okupiĝas pri organizado de KIK2 rajtas partopreni en KIK2; sed tiuj ne rajtas ricevi monon kiel premion.

3.3 Limigo 2: Tiu kiu okupiĝas pri redaktado de la specifaj revuoj rajtas partopreni en KIK2; sed tiu ne gajnas poenton kontraŭ sia skribaĵo aperanta en sia revuo.

4. Partopreno

4.1 Registriĝo
4.1.1 Reta registriĝo: Oni devas unue registriĝi en la listo de partoprenantoj. eblas registriĝi en la retejo de KIK2.
4.1.2 Informo de partoprenantoj: Informo de partoprenantoj, krom adresoj retaj kaj poŝtaj kaj sekso, aperas en la libreto de KIK2.

4.2 Sendi kontribuaĵon kaj kopion: Partoprenanto sendas kontribuaĵon al redakcio SAMTEMPE kun kopio al la organizanto de KIK2 <eobiblioteko@gmail.com>. Metu 2 retadresojn kaj de redakcio kaj de la organizanto en la spaco.

4.3 Informi pri apero: Kiam aperas kontribuaĵo en la specifaj revuoj, devas partoprenanto mem informi al la organizanto de KIK2.

4.4 Sendi post-parolon: Ene de 1 monato post apero de kontribuaĵo, oni devas sendi al la organizanto post-parolon pri la kontribuaĵo laste aperinta en la specifaj revuoj. En post-parolo oni povas skribi libere jen pri motivo de verkado, jen pri suplemento kaj tiel plu.

4.5 Recenzo: Recenzo kaj skribaĵo pri libroj aŭ aŭtoroj aperas en Bretaro <https://bretaro.wordpress.com/> organizata de La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki.

4.6 Kiu rajtas komunikiĝi kun la organizanto: Nur aŭtoro mem rajtas registriĝi en la listo de partoprenantoj kaj sendi informon al la organizanto.

4.7 Plumnomo: Partoprenanto povas registri 1 plumnomon por sia verkado kaj kaŝi veran nomon por legantoj; sed partoprenanto devas registri sian veran nomon en KIK2.

4.8 Kiu gajnas poenton inter pluraj aŭtoroj: Kiam partoprenantoj verkas kune 1 kontribuaĵon, nur unua aŭtoro gajnas poenton. Kiam oni faras kontribuaĵon el intervjuo, la unua aŭtoro estas intervjuinto.

4.9 Traktataj kontribuaĵoj: Kiel kontribuaĵon la organizanto traktas poezion, beletron, teatraĵon, eseon, recenzon, raporton pri evento, opinion pri movado; sed anonceton kaj reklamon pri projekto, evento, kaj pri organizo oni ne traktas en KIK2.

4.10 Juĝo: La organizanto povas finjuĝi ĉu partoprenanto gajnu poenton kontraŭ kontribuaĵo aperinta en la specifaj revuoj; ĉiu partoprenanto devas akcepti ĉian decidon de la organizanto.

5. Mondonaco

5.1 Ĉiu homo kaj ĉiu organizo povas mondonaci al KIK2.
5.1.1 UEA-kodo: ebsi-s
5.1.2 ゆうちょ銀行口座: 記号: 15540 番号: 21614341 口座名義: エスペラントトショカン

5.2 La libreto de KIK2: Tiu kiu mondonacas pli ol 40 eŭrojn rajtas ricevi la libreton de KIK2 en la dosiero de PDF. En la libreto aperas post-paroloj kaj informo pri partoprenantoj krom retadreso, poŝtadreso kaj sekso.

5.3 Komuniko: Tiu kiu mondonacas devas informi la organizanton <eobiblioteko@gmail.com> pri sia mondonaco al KIK2.

5.4 Listo de mondonacintoj: Aperas en la retejo de KIK2 kaj en la libreto de KIK2 listo de mondonacintoj. Tiu kiu ŝatus ne aprigi sian nomon en la listo devas informi la organizanton.

5.5 Periodo: La organizanto de KIK2 akceptas mondonacon ĝis la fino de KIK2.

5.6 Transdono al sekvantaj konkursoj: Kiam sumo de mondonaco superas 200000 enojn, la organizanto povas transdoni superfluon al sekvantaj internaciaj konkursoj inkluzive de KIK3.

6. Premio

6.1 Grupoj de la specifaj revuoj: La specifaj revuoj estas klasitaj en 2 grupoj. en Grupo A estas monataj periodaĵoj (Revuo Esperanto, Monato, La Ondo de Esperanto) kaj en Grupo B estas aliaj (Kontakto kaj Beletra Almanako). La organizanto dividas sumon de mondonaco al Grupo A (50%) kaj al Grupo B (50%).

6.2 Kalkulo: Partoprenanto ricevas premion laŭ poentoj en Grupo A kaj B.

6.3 Pago: La organizanto pagas premion al partoprenantoj utiligante UEA-konton por ne perdi komisimonon ĉe transpago de banko al banko. Loĝantoj en Japanio devas uzi konton de JP Bank (ゆうちょ銀行). Tiu kiu uzas alian konton ol supre menciitaj devas akcepti ke oni ricevas premion minus komisimonon ĉe transpago inter bankoj.

6.4 Donaci premion: Partoprenanto povas donaci premion al jenaj organizoj aŭ projektoj: (1) La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki, (2) Afrika Movado de UEA.

7. Periodo

7.1 Komenco de registriĝo: 2016 Majo 1.

7.2 Periodo: 2 jaroj de post kiam unua kontribuaĵo aperas en la specifaj revuoj.

8. Retejoj

8.1 Oficiala retejo: Regularo, Listo de mondonacintoj, Statistikaĵoj, Aktuala informo de KIK2 kaj tiel plu aperas en la oficiala retejo de KIK2 <https://kik2.org/>.

8.2 Bretaro: KIK2 kunlaboras kun Bretaro <https://bretaro.wordpress.com/>.

9. Aŭspicioj

9.1 Aŭspicioj: Ĉiu homo kaj organizo povas doni aŭspiciojn al KIK2. Nomoj de aŭspiciantoj aperas en la oficiala retejo kaj en la libreto de KIK2.

10. Akcepto de La Regularo de KIK2

10.1 Akcepto de La Regularo de KIK2: Ĉiu partoprenanto devas akcepti decidon de la organizanto kaj devas akcepti enhavon de La Regularo de KIK2.

10.2 Ŝanĝo: La organizanto povas ŝanĝi La Regularon de KIK2.

Aldono:
La Regularo de KIK2 validas de 2016 Majo 1.

One Thought to “Regularo”

Comments are closed.