Oftaj Demandoj kaj Respondoj

 

Kion fari por partopreni en KIK2?

Jen la respondo: (1)Legu la Regularon atente (klaku!)  kaj (2) registriĝu en la listo de partoprenantoj (klaku!). (3) Kaj verku kaj sendu kontribuaĵon al redakcio kopie al la organizanto <eobiblioteko@gmail.com>. (4) Informu la organizanton senprokraste, kiam aperas via kontribuaĵo en revuo. (5) Post la apero vi sendu “post-parolon pri la kontribuaĵo” ene de 1 monato, tiel vi gajnos 1 poenton.

 

Por kio oni uzas mian mondonacon?

Via mondonaco fariĝas Premio ĈIOM! La organizanto ne prenas komisimonon eĉ 1 eŭron. La organizanto utiligas UEA-konton por sendi monon al partoprenantoj sen perdi pro komisimono ĉe bankoj.

 

Kial interesiĝu pri KIK2 ankaŭ legemuloj?

Se vi mondonacas pli ol 40 eŭrojn* al KIK2, vi ricevas libreton (PDF), en kiu aperas post-paroloj pri ĉiuj kontribuaĵoj. Tiamaniere legemuloj povas ĝui Esperanto-revuojn duoble!   (*loĝantoj en Japanio, 5000 enojn)

 

Kial subtenantoj de Afrika Movado devas atenti pri KIK2?

En KIK2 oni povas pludonaci sian premion al Afrika Movado. Povas KIK2 esti forta subteno por Afrika Esperanto-Movado.