Esperanto-Biblioteko de Kitakiuŝuo/Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki anoncas la rezulton de KIK2, kiu startis en 2016 kun aŭspicioj de UEA, Revuo Esperanto, Revuo Kontakto, Monato, La Ondo de Esperanto kaj de Beletra Almanako.

Ni precipe dankas vin, grandanimaj mondonacintoj, sen kiuj KIK2 neniel povis realiĝi tiom amplekse.

Kaj ni dankas vin, ĉiuj partoprenintoj kaj registriĝintoj, kiuj donis kaj provis doni siajn voĉojn al internaciaj revuoj. Vi meritas honoron, ĉar vi ne nur deziris, sed agis por fari nian komunumon de la lingvo pli bunta kaj egaleca.

Kaj al homoj kiuj disvastigis la informon kaj protekstis nin diversmaniere ni sincere esprimas niajn dankojn. Tuj post la komenco aperis en sociaj retejoj kritikoj pri KIK2, kiuj tamen ne povis malkuraĝigi la organizantojn danke al viaj firmaj subtenoj.

Ni lanĉis tiun konkurson kun demando “ĉu vere ni kontentus pri tiom da eŭropeco en esperantujo?”, “estus multe pli bone se en la renomaj internaciaj revuoj de la lingvo espernato aperus pli da artikoloj el multe pli diversaj mondpartoj? Kaj ni pensas ke ni povis montri konkretan kaj konstruivan manieron ŝanĝi la mondon, se ne plene.

[KIALOJ DE PROKRASTO]
Tamen bedaŭrinde ni ne povis fini la konkurson ĝustatempe.
Jen la kialoj de la prokrasto:

1) teknikaj problemoj – ekz. ni ne povis trovi mesaĝojn senditajn al ni en nia leterkesto;
2) ŝanĝo de politiko kiel sendi premion (Iuj partoprenintoj petis al ni sendi monon rekte al banko, ne al UEA-konto. Ni akceptis tion, tamen iom poste situacio pri internacia ĝiro fariĝis ne tro simpla en Japanio.)
3) krome, la prizorganto ne povis okupiĝi pri la projekto pro privataj aferoj ĝis li povis trovi novajn kunlaborantojn.

Ni dankas ĉiujn subtenintojn kaj partoprenintojn pro ilia komprenemo kaj esperas ke niaj informoj utilos al sekva provo de iniciatemuloj.

[PARTOPRENINTOJ]
27 homoj el Nepalo, Brazilo, Meksiko, Argentino, Indonezio, Japanio, Filipinoj, Antarkto(?), Sud-Koreio, Pakistano, Irano, Demokratia Respubliko Kongo, Kubo. Kaj 8 homoj sendis sia(j)n artikolo(j)n al la kvin revuoj. El 70 artikoloj, senditaj de la partoprenintoj, 52 artikoloj estis akceptitaj.

[KOLEKTITA MONSUMO]
Kiel ni fiksis ĉe la regularo <http://kik2.org/regularo/> la kvin revuoj estas klasitaj en 2 kategorioj (A kaj B) en kiujn la monsumo de la premio estas egale dividitaj. Monsumo estis 144625 enoj, kiu egalas 1098.08 eŭrojn /1265.78 dolarojn (2021.10.18).

[REZULTO de Grupo A] Revuo Esperanto, Monato, La Ondo de Esperanto

*En la vico de Nomo, Poentoj (aperigitaj artikoloj), Premio en japanaj enoj

1. Juan Carlos, 40 poentoj, 57850 enoj
2. Serge Rusaki, 7 poentoj, 10123 enoj
3. Nadia, 2 poentoj, 2892 enoj
4. Okubo Masami, 1 poento, 1446 enoj

[REZULTO EN Grupo B] Revuo Kontakto, Beletra Almanako

1. Nadia: 2 poentoj, 48015 enoj
2. Fernanda Escarda, 1 poento, 24007 enoj  

[REZULTO DE KIK2]
1a loko: JUAN CARLOS (57850 enoj)
2a loko: NADIA (50908 enoj)
3a loko: FERNANDA FABIANA ESCARDA (24007 enoj)
4a loko: SERGE RUSAKI (8677 enoj)
5a loko: OKUBO MASAMI (1446 enoj) 

Disdono de premioj okazos decembre. Ni atentas pri ebla imposto kiu povus damaĝi iujn gajnintojn. Ni interparolos pri maniero ĝiri monon kun gajnintoj en specifaj landoj.

Ni elkore gratulas la gajnintojn kaj dankas ĉiujn partoprenintojn.