Atentiginte ke en internaciaj revuoj de la lingvo esperanto plej kutime plimulton okupas kontribuaĵoj de eŭropanoj, ni iniciatis internacian konkurson KIK2 (KIK estas mallongigo de “Konkurso: Internacie Kontribui”) por realigi pliegalecan esperantujon.

Hodiaŭ ni sendis premion al Juan Carlos kiu plej multe gajnis poentojn en KIK2 kontraŭ siaj kontribuoj al internaciaj revuoj de la lingvo esperanto. JC ricevos 56320 JPY (2785.73 BRL): 57410 JPY – 410 JPY (komisimono ĉe banko) – 945 JPY (komisimono por transsendo al brazila banko).

Sekvas disdono al aliaj gajnintoj. Koran dankon pro via pacienco.